Regularo politiko/Vortaro de kernaj terminoj
Ĉi Glosaro celas helpi vin kun kelkaj terminoj en nia Privateca politiko por ke vi ne estu familiara kun kaj ne estas parto de nia oficiala Privateca politiko. |
Vortaro de kernaj terminoj pri privata politiko de la vikimedia fondaĵo
APIs
"aplika programara fasado" aŭ "API" estas komunikada protokolo kiu permesas softvarajn erojn komuniki kun ĉiu alia. La MediaWiki API, ekzemple, permesas al tria-partiaj programaj iloj komuniki kun Mediavikiaj ejoj (inkluzive de Vikimediaj Ejoj) efektivigi certajn agojn, kiel legado aŭ redaktado de paĝo, aŭtomate kaj dedistance. Lernu pli en Vikipedio.
Foliumiloj
"retumilo" estas programa aplikaĵo kiun homoj ĝenerale uzas por aliri la Interreton. Ekzemploj de popularaj retumiloj inkluzivas Chrome, Firefox (Fajrovulpo), Safari kaj Internet Explorer (Interreta Esplorilo). Lernu pli en Vikipedio.
Kuketoj
"kuketo" estas eta datuma dosiero kiun ni translokigas al via komputilo, saĝtelefono aŭ iu ajn alia aparato kiun vi uzas por aliri la vikimediajn paĝarojn, ĝenerale uzita por identigo kaj foje por spurado de aktivado. Ĉiu kuketo eksvalidiĝas post certa periodo de tempo, sed tiu periodo varias depende de la tasko de la kuketo kaj kiel via retumilo estas formita. "Sesia kuketo" ĝenerale eksvalidiĝas kiam vi fermas vian retumilon aŭ moveblan aplikaĵon. "Persista kuketo" restas en via aparato, eĉ post kiam vi fermas vian retumilon aŭ moveblan aplikaĵon. Persista kuketo eksvalidiĝas laŭ la tempodaŭro fiksita de ni (aŭ kiam vi forigas ĝin mane). Lernu pli en Vikipedio.
Vi povas forigi aŭ malŝalti kuketojn tra via retumilo agordojn.
Ne spuri
"Ne Spuru" aŭ "DNT" (angle: do not track) estas maniero por via retumilo komuniki al la retejo kiun vi vizitas ke vi ne deziras esti spurita de triaj partioj kies retejojn vi ne vizitis, kiel analizaj servoj, reklamaj retoj kaj sociaj platformoj. Kiam uzanta ĉi tiun mekanismon, signalo estas sendita de via retumilo, esprimanta vian deziron ke via propra informo, precipe pri viaj enretaj aktivecoj kaj retaj interrilatadoj, ne rajtas esti pasita sur al triaj partioj. Kiam ricevanta DNTan signalon sendita de via retumilo, la persono aŭ oranizaĵo kiu posedas la retejon havas la elekton aŭ apliki aŭ ignori vian peton.
GPS
La "tutmonda lokada sistemo" aŭ "GPS" estas persatelita navigada sistemo en la kosmo kiu provizas lokan kaj tempan informon pri la loko de aparatoj kiuj ricevas tiujn signalojn kiel trafiknavigadaj sistemoj aŭ saĝtelefonoj. Lernas pli da sur Vikipedio.
Adreso de Interreta Protokolo
Interreta Protokola Adreso (aŭ "IPa adreso") estas unika nombro asignita al aparta aparato konektita al la Interreto. Via IPa adreso povas ne ĉiam esti la sama sur aparta aparato, depende de pluraj variabloj kiel via uzo de prokura servilo aŭ kompania reto. Ĝenerale, tamen, IPaj adresoj estas asignitaj laŭ la geografia loko de via aparato kaj via interret-serva provizanto kaj povus esti uzeblaj por proksime taksi vian veran vivan lokon. Lernu pli en Vikipedio.
Ĝavoskripto
"JavaScript" estas norma softvara programara lingvo uzata en tre multaj modernaj retejoj. Lernas pli da sur Vikipedio.
Loka konservado
"Loka stokado" (ankaŭ konata kiel "Reta stokado") estas maniero por retejo kolekti kaj stoki informojn "loke" (t.e. sur la aparato de la uzanto prefere ol sur la servilo de la retejo) kaj poste retrovi ĝin denove. Ekzemple, uzante lokan stokadon, la vizitoj de uzanto povas esti stokitaj sur sia propra komputilo, nombritaj, kaj tiam donitaj al ni. Tio permesas al ni ricevi gravajn uzstatistikojn (la nombro da vizitoj), dum la specifaj informoj pri kiam ĉiu individua vizito okazis neniam estas transdonataj al ni.
Metadatumoj
"Metadata" signifas suplementan informon pri aparta dosiero (kiel foto aŭ filmo) kiu kutime inkluzivas informon kiel la fabrikisto kaj modelo de la fotilo, tempo kiam la foto estis prenita kaj iujn teknikajn detalojn de fotado. Kelkaj metadatumoj estas aŭtomate inkluzivitaj de la aparato kaj kelkaj estas skribitaj de la posedanto de la aparato. Lernu pli en Vikipedio.
Operaciumo
"Funkciada sistemo" estas softvara programo kiu administras la precipajn komputilajn aparatojn kaj elfaras bazajn taskojn kiel teni ordigon de dosieroj, rekoni kiam vin tajpas ion en la klavaro kaj sendas ion al via ekrano. Ekzemploj de oftaj funkciadaj sistemoj inkluzivas Linukso (ankaŭ konata kiel GNUa/Linukso), iOS, Vindozo, Mac OS X kaj Android. Lernu pli en Vikipedio.
Prokuraj serviloj
"Prokura servilo" estas servilo kiu agas kiel peranto inter via aparato kaj la servilo de kiu via aparato petas informan (konekton al retpaĝo, dosiero ktp.). Lernu pli en Vikipedio.
Spurada Bildero
"Spura pikselo" aŭ "spura rastrumo" (foje nomata "reta lumturo", "travidebla GIF", "klara GIF", "piksela GIF" aŭ "piksela etikedo") estas eta, nevidebla bildo kiu permesas nin spuri aktivecojn sur vikimediaj paĝaroj aŭ aktivecoj bazita sur retpoŝtaj sciigoj kiujn ni sendas. Kvankam spuraj pikseloj ofte uzatas por reklamado, ni neniam uzas spurajn pikselojn por reklamoj kaj ni ankaŭ ne vendas aŭ pludonas la informon kolektita tra spuraj pikseloj. Informo kolektita per spuraj pikseloj nur povas esti dividata kun triaj partioj en sumigita formo kaj en konsento kun la privateca politiko. Spuraj pikseloj helpas nin elkalkuli ĉu certaj ĉefaĵoj, sciigoj kaj produktoj estas efikaj kaj ĉu eblas plibonigi ilin. Lernas pli da sur Vikipedio.