Kondiĉoj pri Uzo de Vikimediaj Mapoj

From Wikimedia Foundation Governance Wiki
This page is a translated version of the page Policy:Maps Terms of Use and the translation is 86% complete.
Outdated translations are marked like this.

Ekrankopio de dinamika mapo en anglalingva Vikivojaĝo montranta Financan Distrikton de San-Francisko

Ĝeneralaj kondiĉoj

La Vikimedio-Fondaĵo gastigas la infrastrukturon por la Vikimedia Map-servo, ĉefe por provizi mapojn al la Vikimediaj projektoj, kiel Vikipedio kaj Vikimedia Komunejo. La Vikimedia Map-servo proviziĝas publike senkoste. Tamen, ni ne povas reprezenti aŭ garantii la ĝustecon, precizecon, aŭ fidindon de ajna mapa informo.

Bonvole atentu pri la Vikimediaj Uz-Kondiĉoj kaj pri la Privateca Politiko. Ĉi tiuj politikoj aplikiĝas al la Vikimedia Map-servo, same kiel aliaj Vikimediaj projektoj. Se ekzistas ajna malakordo inter tiuj politikoj kaj ĉi tiu paĝo, ĉi tiu paĝo superas.

Uzi mapojn por tria-partiaj servoj

Wikimedia Mapoj ne povas esti uzita de tria-partio priservas ekstere de la Wikimedia projektoj. Ni povas fari limigita indulgojn por servoj kiu subtenas la Wikimedia projektoj, kiel komunumaj iloj gastigita sur Wikimedia Nubaj Servoj.

Ni rezervas la rajton ĉesigi aŭ ŝanĝi nian servon, bloki aŭ limigi iujn uzantojn aŭ programarojn, aŭ fari ion alian, laŭ nia nura opinio, ĉe ajna tempo, sen averto.

Se vi uzas la Vikimedian Map-servon por via tria-partia projekto (t.e. ekster Vikimediaj projektoj), bonvole respektu la limigitecon de niaj servojn kaj rimedoj. Se vi uzas la servon troe, ĝi povus malstabiligi la servadon de aliuloj aŭ malplibonigi la kvaliton de la servo.

Se vi evoluigas programaron uzantan la Vikimedian Map-servon, vi devas provizi validan HTTP-an User-Agent-ĉapon informantan pri via programaro, ĝia versio, kaj sufiĉe da informo por facile kontakti vin (ekz., via retadreso).

La sekvaĵoj estas malpermesitaj je la Vikimedia Map-servo:

  1. Uzo por io ajn alia ol subteno de la Vikimediaj projektoj (ekzemple, vi povas konstrui ilon por Vikipediaj redaktoroj, sed vi ne povas uzi ĝin por senrilata aplikaĵo aŭ komerco).
  2. Troa elŝutado (ekz. elŝuto de multe da kaheloj por posta senreta uzo)
  3. Uzado de la servo sen ĝustaj HTTP-ĉapoj User-Agent aŭ Referer
  4. Uzado de la servo sen atento pri ajnaj licencoj aŭ kopirajtaj kondiĉoj

Licenco kaj kopirajto

Se vi uzas la Vikimedian Map-servon en via tria-partia projekto aŭ en Vikimediaj projektoj, vi estas respondeca pri observo de la OpenStreetMap-a kopirajta politiko kaj de ajnaj aliaj kondiĉoj.

Pri Vikimediaj projektoj

  • Statikaj bildoj de mapoj: Statika mapo estas integrebla kiel parto de artikola paĝo — ĝi estas simple bildo sen zomo, movo, aŭ iu ajn alia interago. Statikan mapan bildon oni rajtas uzi laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0, kun atribuo al ĉi tiu paragrafo.
  • Dinamikaj Mapoj: Dinamika mapo estas interaga vido de mapo. Ekzemple, ĝi povas montriĝi post klako sur statika bildo de mapo integrita en artikolo aŭ en la mapa ligilo en Komunejo (en la fotilo-loka paragrafo) kiel tiu ekzempla bildo kaj asociita mapo. Vi retenu la atribuantan paragrafon en la suba dekstra angulo de dinamika mapo.

Malgarantioj

Malgraŭ ke ni celas liveri utilan servon por la Vikimedia komunumo kaj aliuloj, neniu programaro estas perfekta.

Vikimedia Map-servon eble evoluus plu; do ĉiu da via uzo estas laŭ via sola risko. Ni provizas Vikimediajn Mapojn laŭ “kiel-estanta” kaj “laŭ-havebla” bazo, kaj ni eksplicite malgarantias ĉiujn garantiojn de ĉiuj specoj, inkluzive de implicaj garantioj de indeco pri iu aparta celo, vendeblo, kaj senmalobserveco. Ni garantias nenion pri ĉu Vikimedia Map-servo kontentigus viajn postulojn, estus sekura, aŭ estus seninterrompa.

Updates

Aferoj nature ŝanĝas tra tempo. Por certigi ke ĉi tiu dokumento precize spegulas niajn praktikojn kaj la juron, ni rezervas la rajton modifi ĝin.

Ni provizos akcepteblan averton pri ĝisdatigoj de ĉi tiu paĝo per dissendo de anoncojn al <wikitech-l@lists.wikimedia.org> (pli da informo) kaj <maps-l@lists.wikimedia.org> ([$mapoj-l pli da informo]) almenaŭ 14 tagojn antaŭ farotaj ŝanĝoj. Bonvole atentu pri la plej lastatempa versio de ĉi tiu permesilo. Vi akceptas la novan version de ĉi tiu permesilo se vi uzas la retejon post la anonco de la ĝisdatigo. Ni savos kopiojn de la antaŭaj versioj de ĉi tiu dokumento.

El kie devenas la mapa dateno?

La mapoj montrataj en Vikipedio, Vikivojaĝo, kaj alia Vikimediaj projektoj uzas dateno el OpenStreetMap. OpenStreetMap estas malfermita dateno, kreita de OpenStreetMap-kontribuintoj kaj havebla laŭ la Malfermita Datenbanka Permesilo de la Malfermita Datena Komunejo (ODbL).

La mapa desegno baziĝas sur la stilo OSM Bright for Mapbox Studio, havebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 3.0.

Vi povas atribui statikan mapan bildon per ligado al ĉi tiu paĝo por provizi pli da detaloj pri la permesilo kaj per observado de la OpenStreetMap-aj kopirajtaj kondiĉoj.

Kiel ripari eraron en la mapo?

Ĉu vi trovis ion korektindan en la mapo? Ensalutu al OpenStreetMap por ripari ĝin kaj helpu nin plibonigi la mapon por ĉiuj! :)

Gvidiloj kaj pliaj informoj

  • [$addingMaplink Aldoni mapan ligilon al via paĝo]
  • [$AddingMapframe Aldoni integritan mapon al via paĝo]
  • [$Visualeditor Aldoni mapon per Vida Redaktilo kaj la Mapa ŝablono]
  • [:mw:Special:MyLanguage/Help:Extension:Kartographer/OSM Kiel uzas objektojn de OpenStreetMap en via mapo]
  • [$DiscoveryMapsProject projekto Malkovraj Mapoj]
  • [:mw:Special:MyLanguage/Help:Extension:Kartographer Kartographer-aldonaĵo]
  • [$Kartotherian Nia kahelo-servila programaro (Kartotherian)]
  • [voy:en:Wikivoyage:How to use dynamic maps Uzi dinamikan mapon en Vikivojaĝo]

Ĝisdatigoj

These Maps Terms of Use went into effect on April 5, 2021. Updates: