Wikimedia Foundation Universal Code of Conduct

From Wikimedia Foundation Governance Wiki
This page is a translated version of the page Policy:Universal Code of Conduct and the translation is 93% complete.
Outdated translations are marked like this.
Wikimedia Foundation Universal Code of Conduct

Kial ni havas la Universalan Kondutkodon

Ni celas proponi al laŭeble pli multe da homoj eblon aktive partopreni Vikimediajn projektojn kaj medion, por atingi nian vidpunkton pri la mondo, kie ĉiuj povas kundividi la sumon de ĉiuj homaj scioj. Ni kredas, ke niaj komunumoj de kontribuantoj devas esti kiel eble diversaj, inkluzivaj kaj alireblaj. Ni volas, ke ĉi tiuj komunumoj estu pozitivaj, sekuraj kaj sanaj medioj por ĉiuj aliĝintoj (kaj aliĝemuloj). Ankaŭ ni volas protekti niajn projektojn kontraŭ tiuj, kiuj difektas aŭ tordas la enhavon.

Konkorde al la Vikimedia misio, ĉiuj partoprenantoj de Vikimediaj projektoj kaj medioj:

  • helpu krei la mondon, kie ĉiuj povus libere kundividi la sumon de ĉiuj scioj
  • estu parto de tutmonda komunumo, kiu evitu antaŭjuĝon, kaj
  • strebu al precizeco kaj kontrolebleco de la tuta laboro.

Tiu ĉi Universala Kondutkodo (UKK) difinas minimuman gvidaron pri akceptebla kaj neakceptebla konduto. Ĝi validas por ĉiuj, kiu partoprenas kaj kontribuas al kunretaj kaj senretaj Vikimediaj projektoj kaj medioj. Ĉi tio ampleksas novajn kaj spertajn kontribuantojn, funkciulojn de la projektoj, aranĝantojn kaj partoprenantojn de eventoj, dungitojn kaj estraranojn de filioj kaj de la Vikimedia Fondaĵo mem. Ĝi validas por ĉiuj Vikimediaj projektoj, teknikaj spacoj, personaj kaj virtualaj eventoj, kaj ankaŭ por jenaj kazoj:

  • privataj, publikaj kaj parte publikaj konversacioj
  • diskutoj pri malkonsento aŭ solidareco inter anoj de la komunumo
  • demandoj pri teknika evoluo
  • nuancoj de kontribuado al enhavo
  • reprezentado de interesoj de filioj/komunumoj al eksteraj partneroj.

1 – Enkonduko

La Universala Kondutkodo disponigas la bazon por konduto dum kunlaboro en Vikimediaj projektoj tutmonde. Komunumoj rajtas aldoni al ĉi disvolvataj reguloj siajn konsiderojn pri lokaj kaj kulturaj kuntekstoj, gardante la kriteriojn jam listigitajn kiel minimumaj normoj.

La Universalan Kondutkodon oni aplikas al ĉiuj anoj de Vikimedio sen iu ajn esceptoj. Agado kontraŭdiranta al la Kodo povas rezulti per punoj. La punojn povas efektivigi nomumitaj funkciistoj (konforme al loka kunteksto) kaj/aŭ la Vikimedia Fondaĵo kiel leĝa posedanto de la retejoj.

2 – Atendata konduto

Ĉiu ano de Vikimedio, ĉu nova aŭ sperta redaktanto, komunuma oficisto, estrarano aŭ dungito de filio aŭ de la Vikimedia Fondaĵo, respondas pri sia propra konduto.

En ĉiuj Vikimediaj projektoj, medioj kaj eventoj, la konduto baziĝu je respekto, ĝentileco, kolegeco, solidareco kaj bona respondeckompreno. Tio validas por ĉiuj kontribuantoj kaj partoprenantoj en ilia interagado kun ĉiuj kontribuantoj kaj partoprenantoj, sen distingo laŭ aĝo, mensaj aŭ fizikaj handikapoj, fizika aspekto, nacia, religia, etna kaj kultura fono, kasto, socia klaso, lingva flueco, seksa orientiĝo, genra identiĝo, sekso aŭ kariero. Ni ankaŭ ne distingu surbaze de reputacio, scipovoj aŭ atingoj en la Vikimediaj projektoj aŭ movado.

2.1 - Reciproka respektado

Ni atendas, ke ĉiuj anoj de la Vikimedi respektu la aliajn. Komunikante kun homoj, ĉu en kunretaj aŭ senretaj Vikimediaj medioj, ni traktu unu la alian kun reciproka respekto.

Tio ampleksas, sed ne estas limigita de:

  • Praktiki empation. Aŭskultu kaj penu kompreni, kion ano de la Vikimedio kun alia deveno volas diri al vi. Estu preta defii kaj adapti vian propran komprenon, atendon kaj konduton kiel ano de la Vikimedio.
  • Ĉiam esprimi bonan fidon, kaj okupiĝi pri konstrua, pozitiva redaktado. Viaj kontribuoj devas plibonigi la kvaliton de la projekto aŭ laboro. Donu kaj ricevu reagojn bonkore kaj bonfide. Kritiki devas per delikata kaj konstrua maniero. Ĉiuj anoj de la Vikimedio devas konfesi, ke ĉiu alia kunkontribuanto de la movado celas plibonigi la projekton, se ne ekzistas pruvoj por pensi alie.
  • Respekti la manieron kiel kontribuantoj nomas kaj priskribas sin. Homoj povas uzi specifajn terminojn por priskribi sin. Kiel signo de respekto, uzu ilin kiam vi komunikas kun aŭ pri tiu persono, kie tio estas lingve aŭ teknike eble. La ekzemploj entenas:
    • Etnaj grupoj povas uzi specifan nomon por priskribi sin, anstataŭ la historie uzatan per aliaj;
    • Homoj povas havi nomojn, kiuj uzas literojn, sonojn aŭ vortojn el sia lingvo, kiujn vi povas ne koni;
    • Homoj, kiuj identas kun iu seksa orientiĝo aŭ genra identiĝo per apartaj nomoj aŭ pronomoj;
    • Homoj kun aparta fizika aŭ mensa handikapo povas uzi apartajn terminojn por priskribi sin
  • Dum privataj kunvenoj ni bonvenigu ĉiujn kaj ni atentu kaj respektu la preferojn, limojn, sentemecon, morojn kaj bezonojn de aliaj.

2.2 - Ĝentileco, kolegeco, reciproka subteno kaj bona respondeckompreno

Ni strebas al jenaj konduto:

  • Ĝentileco estas deca konduto kaj parolado inter homoj, inkluzive fremdulojn.
  • Kolegeco estas la amika subteno, kiun donas unu al alia la homoj, kiuj faras komunan aferon.
  • Reciproka subteno kaj bona respondeckompreno signifas preni aktivan respondecon pri la Vikimediaj projektoj estu produktivaj, agrablaj kaj sekuraj medioj, kaj kontrubui al la misio de la Vikimedio.

Tio inkluzivas, sed ne estas limigita de:

  • Mentorado kaj trejnado: Helpu novulojn trovi sian vojon kaj akiri necesajn scipovojn.
  • Atentado pri aliaj kontribuantoj: Helpu al ili kiam ili bezonas subtenon, kaj gardu ilin kiam iu konversacias kun ili malkonforme al la Universala Kondutkodo.
  • Rekoni kaj taksi la laboron faritan de kontribuantoj: Danku ilin pro ilia helpo kaj laboro. Ŝatu ilian penadon kaj laŭdu ilin se ili meritas.

3 – Neakceptebla konduto

La Universala Kondutkodo celas helpi al anoj de la komunumo identigi situaciojn de malbona konduto. La jenaj kondutoj estas konsiderataj kiel neakcepteblaj en la Vikimedia movado:

3.1 – Molestado

Tio ampleksas iun ajn konduton celantan ĉefe timigi, indignigi aŭ aflikti homon, aŭ iun ajn konduton, kies rezulto estus racie konsideri kiel la plej verŝajna. Konduto povas esti konsiderata kiel molestado se ĝi superas limojn, kiujn racia homo devas toleri kadre de ĝenerala multkultura medio. Molestado ofte prenas la formon de emocia ofendo, precipe al homoj, kiuj estas en vundebla pozicio kaj povas ĉirkaŭpreni kontakton kun la laborloko aŭ amikoj kaj familianoj dum peno timigi aŭ embarasi. En iuj okazoj, konduto, kiu ne estas taksebla kiel molestado farita solan fojon, povas fariĝi persekutado per ripetado. Molestado ampleksas, sed ne estas limigita de:

  • Insultoj: Tio ampleksas nomadon uzante moknomojn aŭ stereotipojn, kaj iujn ajn atakojn bazitajn sur personaj trajtoj. Insultoj povas rilati al perceptitaj trajtoj kiel inteligenteco, aspekto, etneco, raso, religio (aŭ manko de tio), kulturo, kasto, seksa orientiĝo, genro, sekso, malkapablo, aĝo, nacieco, politika aparteno aŭ aliaj karakterizaĵoj. En iuj kazoj ripetata moko, sarkasmo aŭ agreso povas konsistigi insulton sume, eĉ se po unu tio ne estas.
  • Seksa trudado: Seksa atento aŭ koketado en iu ajn formo al aliaj, kiam persono scias aŭ racie povas konkludi, ke la atento estas malagrabla aŭ ke konsento ne estas atingebla.
  • Minacoj: Rekte aŭ kaŝe esprimita la ebleco de fizika perforto, maljusta ŝoko, maljusta kaj senpruva reputacia damaĝo, aŭ minaco per senpruva kortuma proceso venki en disputo aŭ devigi iun al dezirata konduto.
  • Instigi damaĝon al aliaj: Ĉi tio inkluzivas kuraĝigi iun alian fari memdamaĝon aŭ memmortigon kaj ankaŭ kuraĝigi iun fari perfortajn atakojn kontraŭ tria partio.
  • Malkaŝo de personaj datumoj: kunhavigante privatajn informojn de aliaj kontribuantoj, kiel nomo, loko de dungado, fizika aŭ retpoŝta adreso sen ilia eksplicita konsento ĉu en la Vikimediaj projektoj aŭ aliloke, aŭ kunhavigante informojn pri sian Vikimedian agadon ekster la projektoj.
  • Ĉasado: sekvante homon tra la projekto (j) kaj plurfoje kritikante ilian alie kontentigan laboron ĉefe kun la intenco ĉagreni aŭ malinstigi ilin.

Se problemoj daŭras post penoj komuniki kaj eduki, komunumoj povas bezoni submeti ilin al establitaj komunumaj procezoj.

  • Trolado: Intence interrompi konversaciojn aŭ afiŝi malbonfide por intence provoki.

3.2 – Misuzo de potenco, privilegio aŭ influo

Misuzo okazas, kiam iu en reala aŭ perceptata potenca pozicio, privilegio aŭ influo okupiĝas pri malrespekta, kruela kaj/aŭ perforta konduto rilate aliajn homojn. En Vikimediaj medioj, ĝi povas havi la formon de vorta aŭ psikologia mistrakto kaj povas aldoniĝi al persekutado.

  • Misuzo de oficejo farita de funkciuloj, oficialuloj kaj laborantaro: uzo de aŭtoritato, scio aŭ rimedoj je dispono de elektitaj funkciuloj, kaj ankaŭ de oficialuloj kaj laborantaro de la Vikimedia Fondaĵo aŭ Vikimediaj filioj, por timigi aŭ minaci aliajn.
  • Misuzo de maljuneco kaj ligoj: Uzi sian pozicion kaj reputacion por timigi aliajn. Ni atendas, ke homoj kun signifa sperto kaj ligoj en la movado kondutos kun speciala zorgo, ĉar malamikaj komentoj de ili povas kaŭzi neintencitan kontraŭreagon. Homoj kun komunuma aŭtoritato havas apartan privilegion esti rigardataj kiel fidindaj kaj ne devas misuzi ĉi tion por ataki aliajn, kiuj malkonsentas kun ili.
  • Psikologia manipulado: Malice igante iun dubi siajn proprajn perceptojn, sencojn aŭ komprenon kun la celo gajni argumenton aŭ devigi iun konduti kiel vi volas.

3.3 - Enhava vandalismo kaj misuzo de la projektoj

Intence enkonduki antaŭjuĝan, falsan, malprecizan aŭ malkonvenan enhavon, aŭ malhelpante la kreadon (kaj / aŭ prizorgadon) de enhavo. Ĉi tio inkluzivas, sed ne limiĝas al:

  • La ripeta arbitra aŭ nemotivita forigo de iu ajn enhavo sen taŭga diskuto aŭ provizo de klarigo
  • Laŭcela manipulado de enhavo por favori specifajn interpretojn de faktoj aŭ vidpunktoj (ankaŭ per malfidela aŭ intence falsa interpretado de fontoj kaj ŝanĝo de la ĝusta maniero komponi redaktan enhavon)
  • Malama parolo en iu ajn formo aŭ diskriminacia lingvo celanta kalumnii, humiligi, instigi malamon kontraŭ individuoj aŭ grupoj surbaze de kiuj ili estas, aŭ iliaj personaj kredoj.
  • Uzo de simboloj, bildoj, kategorioj, etikedoj aŭ aliaj specoj de enhavo, kiu estas timiga aŭ danĝera al aliaj, ekster la kunteksto de enciklopedieca, informa uzo. Tio ĉi inkluzivas almeton de planoj al enhavo, cele al marĝenigo aŭ forpuŝo.